1==============================================================================
2=  B o n v e n o n  al  la  I n s t r u i l o  de  V I M  -  Versio 1.7.eo.3 =
3==============================================================================
4
5   Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
6   por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
7   fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
8   kun sufiĉa facileco.
9
10   La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
11   de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
12
13   ATENTU:
14   La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
15   por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
16
17   Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
18   la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
19   ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
20
21   Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
22   kaj premu la klavon  j  sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
23   ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
24
25~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
26                         Leciono 1.1:  MOVI LA KURSORON
27
28
29  ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
30         ^
31         k        Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
32   < h       l >           La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
33         j                 La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
34         v
35  1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
36
37  2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
38     Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
39
40  3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
41
42RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
43         la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
44
45RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
46         vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
47
48~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
49                           Leciono 1.2:  ELIRI EL VIM
50
51
52  !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
53
54  1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
55
56  2. Tajpu:       :q! <Enenklavo>.
57     Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
58
59  3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
60     en ĉi tiu instruilo. Tio estus:   vimtutor <Enenklavo>
61
62  4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
63     1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
64
65RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
66         Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
67
68  5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
69
70~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
71                   Leciono 1.3:  REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
72
73
74             ** Premu  x  por forviŝi la signon sub la kursoro. **
75
76  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
77
78  2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
79     forviŝenda signo.
80
81  3. Premu la klavon  x  por forviŝi la nedeziratan signon.
82
83  4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
84
85
86---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
87
88  5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
89
90RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
91
92
93
94~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
95                    Leciono 1.4:  REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
96
97
98                      ** Premu  i  por enmeti tekston. **
99
100  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
101
102  2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
103     signon post kie la teksto estas enmetenda.
104
105  3. Premu  i  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
106
107  4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
108     reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
109
110---> Mank en ĉi linio.
111---> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
112
113  5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
114     leciono 1.5.
115
116
117
118~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
119                  Leciono 1.5:  REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
120
121
122                    ** Premu  A  por postaldoni tekston. **
123
124  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
125     Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
126
127  2. Premu majusklan  A  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
128
129  3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
130     reĝimo.
131
132  4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
133     paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
134
135---> Mankas teksto el ti
136     Mankas teksto el tiu linio.
137---> Mankas ankaŭ teks
138     Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
139
140  5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
141    leciono 1.6
142
143
144~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
145                         Leciono 1.6:  REDAKTI DOSIERON
146
147                ** Uzu  :wq  por konservi dosieron kaj eliri. **
148
149  !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
150
151  1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2:  :q!
152     Aŭ, se vi havas atingon al alia terminalo, faru tion, kio sekvas tie.
153
154  2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon:  vim tutor <Enenklavo>
155     'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
156     dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti.  Uzu dosieron, kiu
157     ŝanĝeblas.
158
159  3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
160
161  4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per:  :wq  <Enenklavo>
162
163  5. Se vi eliris la instruilon vimtutor en paŝo 1, restartu la intruilon
164     vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
165
166  6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
167
168
169~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
170                                Leciono 1 RESUMO
171
172
173  1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
174        h (liven)     j (suben)      k (supren)     l (dekstren)
175
176  2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu:  vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
177
178  3. Por eliri el Vim, tajpu:  <ESK>  :q! <Enenklavo>  por rezigni la ŝanĝojn
179
180  4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu:  x
181
182  5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
183          i  tajpu enmetendan tekston        <ESK>
184             enmetas tekston antaŭ la kursoro
185
186          A  tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
187             postaldonas post la kursoro
188
189RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
190         nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
191
192Nun daŭrigu al la leciono 2.
193
194
195~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
196                        Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
197
198
199                      ** Tajpu  dw  por forviŝi vorton. **
200
201  1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
202
203  2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
204
205  3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
206
207  4. Tajpu   dw   por forviŝi la vorton.
208
209  RIMARKO: La litero  d  aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
210           tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas  w .  Se vi vidas
211           alian signon ol  d  vi tajpis ion mise; premu  <ESK>  kaj
212           rekomencu.
213
214---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
215
216  5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
217     leciono 2.2.
218
219
220~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
221                     Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
222
223
224               ** Tajpu  d$  por forviŝi la finon de la linio. **
225
226  1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
227
228  2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
229
230  3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
231
232  4. Tajpu   d$   por forivŝi ĝis la fino de la linio.
233
234---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
235
236
237  5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
238
239
240
241~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
242                     Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
243
244
245  Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
246  movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo  d
247  estas kiel sekvas:
248
249       d   movo
250
251  Kie:
252    d      - estas la operatoro de movo
253    movo   - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
254
255  Mallonga listo de movoj:
256    w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
257    e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
258    $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
259
260  Do tajpo de   'de'   forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
261
262RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
263         la kursoron kiel specifite.
264
265
266~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
267                       Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
268
269             ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
270
271  1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
272
273  2. Tajpu  2w  por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
274
275  3. Tajpu  3e  por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
276
277  4. Tajpu  0  (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
278
279
280  5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
281
282---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
283
284  6. Moviĝu al la leciono 2.5.
285
286
287~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
288                    Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
289
290
291            ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
292
293  En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
294  ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
295        d  nombro   movo
296
297  1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
298
299  2. Tajpu  d2w  por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
300
301  3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
302     MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
303
304---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
305
306
307~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
308                    Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
309
310
311                   ** Tajpu  dd  por forviŝi tutan linion. **
312
313  Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
314  estus pli facile simple tajpi du d-ojn  por forviŝi linion.
315
316  1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
317  2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion.
318  3. Nun moviĝu al la kvara linio.
319  4. Tajpu   2dd   por forviŝi du liniojn.
320
321---> 1)  Rozoj estas ruĝaj,
322---> 2)  Ŝlimo estas amuza,
323---> 3)  Violoj estas bluaj,
324---> 4)  Mi havas aŭton,
325---> 5)  Horloĝoj diras kioma horo estas,
326---> 6)  Sukero estas dolĉa,
327---> 7)  Kaj tiel vi estas.
328
329
330~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
331                       Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
332
333
334 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
335
336  1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
337     la unuan eraron.
338  2. Tajpu  x  por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
339  3. Nun tajpu  u  por malfari la lastan plenumitan komandon.
340  4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
341  5. Nun tajpu majusklan  U  por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
342  6. Nun tajpu  u  kelkfoje por malfari la  U  kaj antaŭajn komandojn.
343  7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
344     por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
345
346---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
347
348  8. Tiuj estas tre utilaj komandoj.  Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
349
350
351~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
352                                Leciono 2 RESUMO
353
354
355  1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu:    dw
356  2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu:  d$
357  3. Por forviŝi tutan linion, tajpu:                             dd
358
359  4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron:                         2w
360  5. La formato de ŝanĝa komando estas:
361           operatoro   [nombro]   movo
362
363     kie:
364       operatoro - estas tio, kio farendas, kiel  d  por forviŝi
365       [nombro]  - estas opcia nombro por ripeti la movon
366       movo      - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple  w (vorto),
367                   $ (ĝis fino de linio), ktp.
368
369  6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul:  0
370
371  7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu:               u (minuskla u)
372     Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu:   U (majuskla U)
373     Por refari la malfarojn, tajpu:                  CTRL-R
374
375
376~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
377                         Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
378
379
380    ** Tajpu  p  por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
381
382  1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
383
384  2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
385
386  3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
387
388  4. Tajpu  p  por meti la linion sub la kursoron.
389
390  5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
391
392---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
393---> b) Violoj estas bluaj,
394---> c) Inteligenteco lerneblas,
395---> a) Rozoj estas ruĝaj,
396
397
398~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
399                     Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
400
401
402       ** Tajpu  rx  por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per  x . **
403
404
405  1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
406
407  2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
408
409  3. Tajpu  r  kaj la signon, kiu devus esti tie.
410
411  4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
412
413---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
414---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
415
416  5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
417
418RIMARKO: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
419
420
421~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
422                       Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
423
424
425              ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu  ce . **
426
427  1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
428
429  2. Metu la kursoron sur la  d  en  lduzw
430
431  3. Tajpu  ce  kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
432
433  4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
434
435  5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
436
437---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
438---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
439
440
441~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
442                         Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
443
444
445       ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
446
447  1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
448
449       c    [nombro]   movo
450
451  2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple   w (vorto) kaj $ (fino de linio).
452
453  3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
454
455  4. Movu la kursoron al la unua eraro.
456
457  5. Tajpu  c$  kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
458
459---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
460---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando  c$
461
462RIMARKO:  Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
463
464
465~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
466                                Leciono 3 RESUMO
467
468
469  1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu  p. Tio metas la
470     forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
471     iros en la linion sub la kursoro).
472
473  2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu  r  kaj tiam la signon
474     kion vi deziras havi tie.
475
476  3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
477     la movo iras.  Ekz. tajpu  ce  por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
478     de la vorto,  c$  por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
479
480  4. La formato de ŝanĝo estas:
481
482         c    [nombro]   movo
483
484Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
485
486
487~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
488              Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
489
490
491  ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
492     Tajpu  G  por moviĝi al linio en la dosiero. **
493
494  RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
495
496  1. Premu la klavon Ctrl kaj premu  g . Oni nomas tion CTRL-G.
497     Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
498     pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
499
500  RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
501           angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
502           ŝaltita (vidu  :help 'ruler')
503
504  2. Premu  G  por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
505     Tajpu gg  por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
506
507  3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G .  Tio removos
508     vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
509
510  4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
511
512
513~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
514                        Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
515
516
517             ** Tajpu  /  kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
518
519  1. En normala reĝimo, tajpu la  /  signon.  Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
520     aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la  :  komando.
521
522  2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
523     Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
524
525  3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu  n .
526     Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu  N .
527
528  4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu  ?  anstataŭ  / .
529
530  5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu  CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
531     literon o).  Ripetu por pli retroiri.  CTRL-I iras antaŭen.
532
533---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
534
535RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
536         komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
537
538
539~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
540                     Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
541
542
543                 ** Tajpu  %  por trovi kongruan ), ] aŭ  } **
544
545  1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
546
547  2. Nun tajpu la  %  signon.
548
549  3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
550
551  4. Tajpu  %  por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
552
553  5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
554     kion  %  faras.
555
556---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
557
558
559~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
560                     Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
561
562
563     ** Tajpu  :s/malnova/nova/g  por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
564
565  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
566
567  2. Tajpu  :s/laa/la <Enenklavo> .  Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
568     unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
569
570  3. Nun tajpu  :s/laa/la/g .  Aldono de  g  opcio signifas mallokan
571     anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
572     linio.
573
574---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
575
576  4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
577     tajpu    :#,#s/malnova/nova/g   kie #,# estas la numeroj de linioj de la
578                                     intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
579                                     okazos.
580     Tajpu    :%s/malnova/nova/g     por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
581                                     dosiero.
582     Tajpu    :s/malnova/nova/gc     por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
583                                     dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
584                                     aŭ ne.
585
586
587~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
588                                Leciono 4 RESUMO
589
590  1. CTRL-G  vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
591            G  movas la kursoron al la fino de la dosiero.
592     numero G  movas la kursoron al numero de tiu linio.
593           gg  movas la kursoron al la unua linio.
594
595  2. Tajpo de  /  kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
596     Tajpo de  ?  kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
597     Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
598     N por serĉi en la mala direkto.
599     CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
600
601  3. Tajpo de  %  kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
602     kongruo.
603
604  4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
605     Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
606     Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj          :#,#s/malnova/nova/g
607     Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero        :%s/malnova/nova/g
608     Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c'           :%s/malnova/nova/gc
609
610
611~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
612                   Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
613
614
615     ** Tajpu  :!  sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
616
617  1. Tajpu la konatan komandon  :  por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
618     de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
619
620  2. Nun tajpu la  !  (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
621     eksteran ŝelan komandon ajn.
622
623  3. Ekzemple, tajpu  ls  post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
624     enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
625     Aŭ uzu  :!dir  se ls ne funkcias.
626
627RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
628         argumentoj.
629
630RIMARKO: Ĉiuj  :  komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
631         Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
632
633
634~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
635                    Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
636
637
638   ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu  :w DOSIERNOMO. **
639
640  1. Tajpu  !dir  aŭ  !ls  por akiri liston de via dosierujo.
641     Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
642
643  2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
644
645  3. Nun tajpu:   :w TESTO   (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
646
647  4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
648     Por kontroli tion, tajpu   :!dir   aŭ   !ls   denove por vidigi vian
649     dosierujon.
650
651RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per  vim TESTO,
652         la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
653         konservis ĝin.
654
655  5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS):     :!del TESTO
656                                   aŭ (UNIKSO):     :!rm TESTO
657
658
659~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
660                    Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
661
662
663    ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu   v  movo  :w DOSIERNOMO **
664
665  1. Movu la kursoron al tiu linio.
666
667  2. Premu  v  kaj movu la kursoron al la kvina suba ero.  Rimarku, ke la
668     teksto emfaziĝas.
669
670  3. Premu la  :  signon.  Ĉe la fino de la ekrano  :'<,'>  aperos.
671
672  4. Tajpu  w TESTO  , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
673     Kontrolu, ke vi vidas  :'<,'>w TESTO  antaŭ premi <Enenklavo>.
674
675  5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO.  Uzu  :dir
676     aŭ  :!ls  por vidigi ĝin.  Ne forviŝu ĝin.  Ni uzos ĝin en la sekvanta
677     leciono.
678
679RIMARKO: Premo de  v  komencas Viduman apartigon.  Vi povas movi la kursoron
680         por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
681         operatoron por plenumi ion kun la teksto.  Ekzemple,  d  forviŝas
682         la tekston.
683
684
685~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
686                   Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
687
688
689         ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu  :r DOSIERNOMON **
690
691  1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
692
693RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3.  Tiam
694         moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
695
696  2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon   :r TESTO   kie TESTO
697     estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
698     La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
699
700  3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
701     ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
702     de la dosiero.
703
704RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
705        :r !ls  legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
706        kursoron.
707
708
709~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
710                                Leciono 5 RESUMO
711
712
713  1.  :!komando  plenumas eksteran komandon.
714
715      Iuj utilaj ekzemploj estas:
716        (MS-DOS)           (UNIKSO)
717         :!dir              :!ls            - listigas dosierujon
718         :!del DOSIERNOMO   :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
719
720  2.  :w DOSIERNOMO  konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
721      nomo DOSIERNOMO.
722
723  3.  v  movo  :w DOSIERNOMO  konservas la Viduman apartigon de linioj en
724      dosiero DOSIERNOMO.
725
726  4. :r DOSIERNOMO  akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
727     ĝin sub la pozicion de la kursoro.
728
729  5. :r !dir  legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
730     pozicion de la kursoro.
731
732
733~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
734                       Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
735
736
737  ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
738
739  1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
740
741  2. Tajpu la minusklan literon  o  por malfermi linion SUB la kursoro kaj
742     eniri la Enmetan reĝimon.
743
744  3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
745
746---> Post tajpo de  o  la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
747     Enmeta reĝimo.
748
749  4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan  O  ,
750     anstataŭ minusklan  o.  Provu tion per la suba linio.
751
752---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
753
754
755~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
756                      Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
757
758
759                  ** Tajpu  a  por enmeti POST la kursoro. **
760
761  1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
762
763  2. Premu  e  ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de  li.
764
765  3. Tajpu  a  (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
766
767  4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi.  Premu <ESK> por
768     eliri la Enmetan reĝimon.
769
770  5. Uzu  e  por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
771     paŝojn 3 kaj 4.
772
773---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
774---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
775
776RIMARKO: Ĉiu  a, i kaj A  iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
777         estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
778
779
780~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
781                    Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
782
783
784          ** Tajpu majusklan  R  por anstataŭigi pli ol unu signo. **
785
786  1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.  Movu la
787     kursoron al la komenco de la unua  xxx .
788
789  2. Nun premu  R  kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
790     anstataŭigu la xxx .
791
792  3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
793     parto de la linio restas neŝanĝata.
794
795  4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
796
797---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
798---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
799
800RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
801         tajpita forviŝas ekzistan signon.
802
803
804~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
805                      Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
806
807
808     ** Uzu la  y  operatoron por kopii tekston, kaj  p  por alglui ĝin **
809
810
811  1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
812
813  2. Komencu la Viduman reĝimon per  v  kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
814
815  3. Tajpu  y  por kopii la emfazitan tekston.
816
817  4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio:  j$
818
819  5. Tajpu  p  por alglui la tekston.  Tiam tajpu:  a dua <ESK> .
820
821  6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per  y , moviĝu
822     ĉe la fino de la sekvanta linio per  j$  kaj algluu la tekston tie
823     per  p .
824
825---> a) tio estas la unua ero.
826     b)
827
828RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi  y  kiel operatoro;  yw  kopias unu vorton.
829
830
831~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
832                           Leciono 6.5 AGORDI OPCION
833
834
835         ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
836
837  1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
838     Ripetu plurfoje premante  n .
839
840  2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per:   :set ic
841
842  3. Nun serĉu 'ignori' denove premante  n
843     Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
844
845  4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch':   :set hls is
846
847  5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas:  /ignore <Enenklavo>
848
849  6. Por malŝalti ignoron de uskleco:  :set noic
850
851RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu:   :nohlsearch
852RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu  \c
853         en la frazo:  /ignore\c  <Enenklavo>
854
855
856~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
857                                Leciono 6 RESUMO
858
859  1. Tajpu  o  por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
860  1. Tajpu  O  por malfermi linion SUPER la kursoro.
861
862  2. Tajpu  a  por enmeti tekston POST la kursoro.
863     Tajpu  A  por enmeti tekston post la fino de la linio.
864
865  3. La  e  komando movas la kursoron al la fino de vorto.
866
867  4. la  y  operatoro kopias tekston,  p  algluas ĝin.
868
869  5. Tajpo de majuskla  R  eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
870     <ESK> estas premita.
871
872  6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx".  Iuj opcioj estas:
873        'ic' 'ignorecase'     ignori usklecon dum serĉo
874        'is' 'incsearch'      montru partan kongruon dum serĉo
875        'hls' 'hlsearch'      emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
876     Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
877
878  7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion:  :set noic
879
880
881~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
882                            Leciono 7.1 AKIRI HELPON
883
884
885                          ** Uzu la helpan sistemon **
886
887  Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
888  tri:
889        - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
890        - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
891        - tajpu   :help <Enenklavo>
892
893  Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
894  Tajpu  CTRL-W CTRL-W      por salti de unu fenestro al la alia.
895  Tajpu    :q <Enenklavo>   por fermi la helpan fenestron.
896
897  Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
898  ":help".  Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
899
900        :help w
901        :help c_CTRL-D
902        :help insert-index
903        :help user-manual
904
905
906~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
907                       Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
908
909
910                         ** Ebligu kapablojn de Vim **
911
912  Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
913  malŝaltitaj.  Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc".
914
915  1. Ekredaktu la dosieron "vimrc".  Tio dependas de via sistemo:
916      :e ~/.vimrc          por Unikso
917      :e $VIM/_vimrc       por MS-Vindozo
918
919  2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
920      :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
921
922  3. Konservu la dosieron per:
923      :w
924
925  La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
926  Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
927  Por pli da informoj, tajpu  :help vimrc-intro
928
929
930~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
931                             Leciono 7.3 KOMPLETIGO
932
933
934             ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
935
936  1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo:  :set nocp
937
938  2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo:  :!ls  aŭ  :!dir
939
940  3. Tajpu la komencon de komando:  :e
941
942  4. Premu  CTRL-D  kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
943
944  5. Premu <TAB>  kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
945
946  6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo:  :edit DOSI
947
948  7. Premu <TAB>.  Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
949
950RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
951         <TAB>.  Estas aparte utila por  :help .
952
953~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
954                                Leciono 7 RESUMO
955
956
957  1. Tajpu  :help  aŭ premu <F1> aŭ <Helpo>  por malfermi helpan fenestron.
958
959  2. Tajpu  :help kmd  por trovi helpon pri  kmd.
960
961  3. Tajpu  CTRL-W CTRL-W  por salti al alia fenestro.
962
963  4. Tajpu  :q  to fermi la helpan fenestron.
964
965  5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
966
967  6. Kiam vi tajpas  :  komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
968     Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
969
970
971~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
972
973  Tio konkludas la instruilon de Vim.  Ĝi celis doni mallongan superrigardon
974  de la redaktilo Vim, nur tion kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
975  la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
976  komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
977
978  Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
979  el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
980  ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
981  (Colorado State University)
982
983  Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
984
985  Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
986
987  Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
988  Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
989  Lasta ŝanĝo: 2010-05-23
990
991~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
992